tasko de la semajno - Aufgabe esperanto

Bewertung: 5 / 5

Stern aktivStern aktivStern aktivStern aktivStern aktiv
 

tasko de la semajno

Aufgabe der Woche,exercice de maths de la semaine, math problem of the week, problema di matematica della settimana, सप्ताह के गणित समस्या, математическая задача недели, Ejercicio de matemáticas semanal, 今週の数学問題, בעיה מתמטית של השבוע, مشكلة الرياضيات الأسبوع, 这个周的数学问题, Haftanın matematik problemi, temporäre Problem vun der Woch, μαθηματικό πρόβλημα της εβδομάδας, math tatizo la wiki, 這個週的數學問題,

En ĉiu semajno vendrede aperas nova tasko sur tiu ĉi paĝo. La solvon vi sendu ĝis ĵaŭdo de la sekvonta samajno. La taskoj havas diversajn gardojn de malfacileco (blua: facila, ruĝa: pli kompleksa) kaj ĉiu havas valoron je 2 ĝis 12 poentoj, se vi plene respondos ĝin — skribi nur la solvon ne sufiĉas.
Unu serio enhavas 12 taskojn, post tiuj la venkintoj de la etapo estas fiksitaj. La akiritaj poentoj estas publikataj --> jen <-- Por ĉiu serio estas lotumado de tri libroj inter la partoprenintoj sur la rangoj 1 ĝis 10. La librojn disponas la libroservo Rattei el Kemnico. Proponoj pri novaj taskoj estas bonvenaj.

Solvojn sendu ĝis 2-a de majo 2024 al wochenaufgabe[at]schulmodell.eu aŭ wochenaufgabe[at]gmx.de

La solvojn skribu prefere en la germana, angla aŭ franca.

--> angla versio <-- --> rusa <-- --> itala <-- --> franca <-- --> hispana <-- --> hungara <-- --> 中文/ĉna <-- --> greka  <-- --> araba <-- --> germana <--

Serio 66

tasko 5

785. problemo

 

785

„Tio bele aspektas.“, diris Bernd al sia fratino. „Jes, ankaŭ al mi tio plaĉas. Mi pentris malgrandan egallateran triangulon ABC (a = 1 cm). Poste mi pripensis, kiuj samgrandaj regulaj n-lateroj povus esti ĉirkaŭ la triangulo tiel ke la n-lateroj (ruĝaj) tuŝas unu la alian je komuna latero. Tiel mi konstruis la tri 12-laterojn.“
Kiom longa estas la rando de la 27-latero? 2 bluaj poentoj. Kiom granda estas la areo de la figuro? 4 bluaj poentoj
Kiuj regulaj n-lateroj ankaŭ ekzistas, kiujn oni povas ĉirkaŭi per ringo de regulaj n-lateroj — simile al la supra tasko? 6 ruĝaj poentoj.

La limtago por sendi viajn solvojn estas la 2-a de majo 2024. La solvojn skribu prefere en la germana, angla aŭ franca.
 

 

-> simbolenigmoen ĉiu semajno nova, kun pritaksado <--

Alia maniero por sendi solvon: --> jen <-- . Bonvolu skribi en la formularon vian kompletan nomon por ricevi la poentojn. Se vi volas aŭtomate ricevi la taskojn, vi povas ilin aboni:

--> jen aboni la semajnan taskon (per retletero) <-- .

Aktuale ĉirkaŭ 2000 personoj kaj organizoj abonas la taskon.

QR-Code:

esperanto code smalldownload qr