tasko de la semajno - Aufgabe esperanto
- Details
- Zugriffe: 2348
tasko de la semajno
Aufgabe der Woche,exercice de maths de la semaine, math problem of the week, problema di matematica della settimana, सप्ताह के गणित समस्या, математическая задача недели, Ejercicio de matemáticas semanal, 今週の数学問題, בעיה מתמטית של השבוע, مشكلة الرياضيات الأسبوع, 这个周的数学问题, Haftanın matematik problemi, temporäre Problem vun der Woch, μαθηματικό πρόβλημα της εβδομάδας, math tatizo la wiki, 這個週的數學問題,
En ĉiu semajno vendrede aperas nova tasko sur tiu ĉi paĝo. La solvon vi sendu ĝis ĵaŭdo de la sekvonta samajno. La taskoj havas diversajn gardojn de malfacileco (blua: facila, ruĝa: pli kompleksa) kaj ĉiu havas valoron je 2 ĝis 12 poentoj, se vi plene respondos ĝin — skribi nur la solvon ne sufiĉas.
Unu serio enhavas 12 taskojn, post tiuj la venkintoj de la etapo estas fiksitaj. La akiritaj poentoj estas publikataj --> jen <-- Por ĉiu serio estas lotumado de tri libroj inter la partoprenintoj sur la rangoj 1 ĝis 10. La librojn disponas la libroservo Rattei el Kemnico. Proponoj pri novaj taskoj estas bonvenaj.
Solvojn sendu ĝis 1-a de majo 2025 al wochenaufgabe[at]schulmodell.eu aŭ wochenaufgabe[at]gmx.de
La solvojn skribu prefere en la germana, angla aŭ franca.
--> angla versio <-- --> rusa <-- --> itala <-- --> franca <-- --> hispana <-- --> hungara <-- --> 中文/ĉna <-- --> greka <-- --> araba <-- --> germana <--
Serio 69
tasko 5
821. problemo
Maria estas en la lerneja klaso 9a kaj Lisa estas en la klaso 9b. En ĉiu el ambaŭ klasoj estas 25 lernantoj. En la pasinta semajno estis skriba ekzameno en la fako historio pri la temo „La monda ekonomia krizo en la jaro 1929“. En la klaso de Maria estis 3-foje la noto 1, 9-foje la noto 2, 10-foje la noto 3 kaj po unufoje la notoj 4, 5 kaj 6. En la klaso de Lisa estis 2-foje la noto 1, 6-foje la noto 2, 5-foje la noto 3, 8-jofe la noto 4, dufoje la noto 5 kaj dufoje la noto 6. (Laŭ la germana sistemo la noto 1 estas la plej bona.)
Kiel ŝanĝiĝas la la mezaj notoj de la klasoj – laŭ tri ciferoj post la decimala signo (en mil-onoj) – , se unu lernanto kun noto 3 el la klaso de Maria estus en la klaso de Lisa (kaj tiu lernanto estus rigardata kiel ano de tiu klaso)? 4 bluaj poentoj
Priskribu la kondiĉojn por ke tempa ŝango de la klaso por unu lernanto plibonigas la mezan noton de tiu klaso! 4 ruĝaj poentoj.
(Ne gravas ke tiu efiko ne ĉiam okazas.)
La limtago por sendi viajn solvojn estas la 1-a de majo 2025. La solvojn skribu prefere en la germana, angla aŭ franca.
-> simbolenigmo — en ĉiu semajno nova, kun pritaksado <--
Alia maniero por sendi solvon: --> jen <-- . Bonvolu skribi en la formularon vian kompletan nomon por ricevi la poentojn. Se vi volas aŭtomate ricevi la taskojn, vi povas ilin aboni:
--> jen aboni la semajnan taskon (per retletero) <-- .
Aktuale ĉirkaŭ 2000 personoj kaj organizoj abonas la taskon.
QR-Code: