tasko de la semajno - Aufgabe esperanto

Bewertung: 5 / 5

Stern aktivStern aktivStern aktivStern aktivStern aktiv
 

tasko de la semajno

Aufgabe der Woche,exercice de maths de la semaine, math problem of the week, problema di matematica della settimana, सप्ताह के गणित समस्या, математическая задача недели, Ejercicio de matemáticas semanal, 今週の数学問題, בעיה מתמטית של השבוע, مشكلة الرياضيات الأسبوع, 这个周的数学问题, Haftanın matematik problemi, temporäre Problem vun der Woch, μαθηματικό πρόβλημα της εβδομάδας, math tatizo la wiki, 這個週的數學問題,

En ĉiu semajno vendrede aperas nova tasko sur tiu ĉi paĝo. La solvon vi sendu ĝis ĵaŭdo de la sekvonta samajno. La taskoj havas diversajn gardojn de malfacileco (blua: facila, ruĝa: pli kompleksa) kaj ĉiu havas valoron je 2 ĝis 12 poentoj, se vi plene respondos ĝin — skribi nur la solvon ne sufiĉas.
Unu serio enhavas 12 taskojn, post tiuj la venkintoj de la etapo estas fiksitaj. La akiritaj poentoj estas publikataj --> jen <-- Por ĉiu serio estas lotumado de tri libroj inter la partoprenintoj sur la rangoj 1 ĝis 10. La librojn disponas la libroservo Rattei el Kemnico. Proponoj pri novaj taskoj estas bonvenaj.

Solvojn sendu ĝis 16-a de majo 2024 al wochenaufgabe[at]schulmodell.eu aŭ wochenaufgabe[at]gmx.de

La solvojn skribu prefere en la germana, angla aŭ franca.

--> angla versio <-- --> rusa <-- --> itala <-- --> franca <-- --> hispana <-- --> hungara <-- --> 中文/ĉna <-- --> greka  <-- --> araba <-- --> germana <--

Serio 66

tasko 7

787. problemo

 

„Vi ja ĉiam solvas taskojn kun rektangulaj trianguloj. Sed ĉu vi scias kiam Pythagoras havas naskiĝtagon?“, demandis la avo. „Neniu supozo“, eksonas Bernd. „Mi konfesas ke la demando estas iom malica, ĉar la korekta informo ne estas pruvebla. Sed la amikoj de Pythagoras kapabla helpi al si.“, ridetas la avo.
Oni uzas la informerojn pri la tago. La nombro de la tago d (1; ...; 31), la nombro de la monato m (1; ...; 12) kaj la nombro de la jaro j. Tiu lasta nombro povas (sed ne devas) esti unucifera, ekzemplo 2009 simple (se antaŭ la lasta cicero estas du nuloj) 9. La nombro j ankaŭ povas (sed ne devas) esti ducifera, ekzemplo 2030 fariĝas 30 (se la dua cicero estas nulo) aŭ la nombro por la jaro estas kvarcifera. Se por d², m² kaj j² validas a² + b² = c², la naskiĝtago de Pythagoras estas je tiu tago.
Ekzemploj: 5.12.2013 fariĝas 5² + 12² = 13² kaj 3.5.2004 fariĝas 3² + 4² = 5²
Kiel nombroj por la jaro oni rajtas uzi la nombrojn 2000 ĝis 3000. Kiam oni festis la naskiĝtagon de Pythagoras en la tempospaco ĝis la jaro 2010? 4 bluaj poentoj
Kiam oni festos la sekvan naskiĝtagon kaj kiam estos la lasta en tiu tempospaco? 4 ruĝaj poentoj

La limtago por sendi viajn solvojn estas la 16-a de majo 2024. La solvojn skribu prefere en la germana, angla aŭ franca.


 

 

-> simbolenigmoen ĉiu semajno nova, kun pritaksado <--

Alia maniero por sendi solvon: --> jen <-- . Bonvolu skribi en la formularon vian kompletan nomon por ricevi la poentojn. Se vi volas aŭtomate ricevi la taskojn, vi povas ilin aboni:

--> jen aboni la semajnan taskon (per retletero) <-- .

Aktuale ĉirkaŭ 2000 personoj kaj organizoj abonas la taskon.

QR-Code:

esperanto code smalldownload qr